Nekontaktitaj popoloj, ankaŭ nomitaj kiel izolitaj homoj aŭ perditaj triboj, estas komunumoj kiuj vivas, aŭ vivis, aŭ per elekto (popoloj vivantaj en libervola izoliteco) aŭ pro cirkonstancoj, sen signifa kontakto kun tutmonda civilizo. Malmultaj homoj restis komplete nekontaktitaj fare de tutmonda civilizo. Aktivuloj por indiĝenaj rajtoj plendas ke tiaj grupoj estu lasitaj solaj, deklarante ke la malo influus kontraŭ ilia rajto al mem-determinado.[1] La plej multaj nekontaktitaj komunumoj situas en dense arbarkovritaj lokoj en Sudameriko, Nov-Gvineo, Hindio, kaj Centrafriko. Scio pri la ekzisto de tiuj grupoj venas plejparte de maloftaj kaj foje perfortaj renkontoj kun najbaraj triboj, kaj de aerfilmaĵo. Izolitaj triboj povas malhavi imunecon al oftaj malsanoj, kiuj povus mortigi grandan procenton de siaj homoj post kontakto.[2][3]